Cifera kodo de ISO 3166-1

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ISO 3166-1 numeric en la angla Vikipedio.

Ciferaj ISO 3166-1 kodoj de landoj

Cifera kodo de ISO 3166-1 (angle ISO 3166-1 numeric) estas triciferaj kodoj por ĉiu lando, tiuj kodoj estas difinitaj en la normo ISO 3166-1, kiu estas parto de la normo ISO 3166, publikigita fare de la Internacia Organizo por Normigado (ISO). La kodoj estas difinitaj por sendependaj ŝtatoj, por dependaj teritorioj kaj por geografie specialaj teritorioj. Estas unu el tri kodoj, difinitaj por ĉiu lando (dulitera, trilitera kaj cifera). La ciferaj kodoj de ISO 3166-1 kongruas kun la triciferaj kodoj de la normo UN M.49 fare de Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj. Unuafoje ili aperis en la ISO 3166 ĉe la dua eldono en 1981, sed la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis ilin jam en 1970.[1]

  1. Appendix 1. United Nations Standard Country Codes (angle) (PDF). Cancer Registration: Principles and Methods, IARC Scientific Publication No. 95, p. 208–211. International Agency for Research on Cancer (1991). Alirita 2020-01-16.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search